Vi fartas kvazaŭ hejme
En jena snoba strat'
Vi sentas vin tre grava
En kompleto kaj kravat'
Vi prelegas tre memfide
Pri mon' kaj politik'
Ne povas vi imagi
Ke kontraŭas la publik'
Pardonu min sinjoro
Pri kiuj vi parolas nun?
Sentaŭguloj, klaŭnoj, nuloj,
Homoj kiel mi
Strangaj buboj, homaj ruboj,
Homoj kiel mi
Pripensu se vi kredas
Ke ni estas sama spec'
Mi fakte apartenas
Al alia realec'
Kaj antaŭ kelkaj jaroj
(Kiel bela ironi')
Mi mem purigis plankojn
Por homoj kiel vi
Pardonu min sinjoro
Pri kiuj vi parolas nun?
Sentaŭguloj, klaŭnoj, nuloj,
Homoj kiel mi
Strangaj buboj, homaj ruboj,
Homoj kiel mi
Sentaŭguloj, klaŭnoj, nuloj,
Homoj kiel mi
Strangaj buboj, homaj ruboj,
Homoj kiel mi
Pardonu min sinjoro
Mais de 15 cursos com aulas exclusivas, materiais didáticos e exercícios por R$49,90/mês.
Tenha acesso a benefícios exclusivos no App e no Site
Chega de anúncios
Mais recursos no app do Afinador
Atendimento Prioritário
Aumente seu limite de lista
Ajude a produzir mais conteúdo