Ĉu mi vin rekonas, ĉu estas vi artist'?
Ĉu vi ludis la ĉefrolon en fabelo de ekzist'?
Se ne plu distingeblas inter grundo kaj ĉiel'
Rakontu por mi nun
Kiel trovu mi la kernon de pudel'?
Pensoj dum vekeco aŭ sonĝoj dum la dorm'
La bildoj reaperas sed en ĉiam nova form'
La grundo ŝajnas mola sed duras la aer'
Kaj memoro de vojaĝ'
Susuras en la kap' kiel paper'
Jam efikas la venen'
Kaj mi lante glitas for al la malplen'
Voĉo sonas kun mallaŭt'
Dum io grincas en la ost'
Io krias sub la haŭt'
Kunmetita verso alveninta per leter'
Transiras la abismon inter ŝajno kaj la ver'
Ekprenas mian manon kaj tiras min al si
Ĉu barakti por la viv'
Aŭ fluigi ĝin tra mia arteri'?
Jam efikas la venen'
Kaj mi lante glitas for al la malplen'
Voĉo sonas kun mallaŭt'
Dum io grincas en la ost'
Io krias sub la haŭt'
Mais de 15 cursos com aulas exclusivas, materiais didáticos e exercícios por R$49,90/mês.
Tenha acesso a benefícios exclusivos no App e no Site
Chega de anúncios
Mais recursos no app do Afinador
Atendimento Prioritário
Aumente seu limite de lista
Ajude a produzir mais conteúdo