Rigardante la cxielon
post longa atend',
la knabo eksaltas
cxar levigxis la vent'.
La kajto tre belas
en rugxa kolor'.
Gxin faris la knabo,
bategas la kor'.
Rapide gxi flugas,
farigxas malgranda.
Lauxte li gxojas,
la sxnuron tenante.
Kia granda sukceso
post longa labor'.
Li firme gxin tenas,
de l'okuloj jam for.
Knabo kaj kajto
kia granda plezur'.
Realo kaj revo
kia bel-aventur'.
Knabo kaj kajto
kia granda plezur'.
Realo kaj revo
kia bel-aventur'.
Jen gxi aperas
en cxiela lazur'.
Jen gxi forestas
post blanka nubmur'.
Ili kune nun svingas
en bel-harmoni'.
Li sentas sin kajto,
la kajt' estas li.
Tenha acesso a benefícios exclusivos no App e no Site
Chega de anúncios
Badges exclusivas
Mais recursos no app do Afinador
Atendimento Prioritário
Aumente seu limite de lista
Ajude a produzir mais conteúdo